Katolikaj esperantistoj de Parizo kunfestis Novjaron che la Dominikanoj
La 31an de decembro, pluraj membroj de Franca Katolika Esperantista Asocio kunvenis en la Couvent St-Jacques por legi la libron de la profeto Jona kaj kunfesti. La vesperon organizis Fr. Benoît Ente op kaj Michèle Abada-Simon.
IMGP3081 Enirejo de Couvent St-Jacques |
Raporto de Fr. Benoît Ente La kunveno komencis je la sepa kaj duono. Kelkaj el la partoprenantoj venis por preĝi kun la fratoj la vesperan preĝon. La aliaj partoprenantoj venis poste : Nicole kaj Anne-Marie Chaney, Sylviane kaj Henri Lafargue, Viktoro Simonnet, Jean-Louis Poullet kaj Michèle Abada-Simon. Mankis nur unu persono : Francisko Simonnet. Kial li ne precize indikis la horon de sia veno, tial ni ne atendis lin kaj komencis la legadon de la libro de Jona, unu el la 12 malgrandaj profetoj, en la preĝejeto de la kunvenejo. Kiam Sylviane finis la lastan ĉapitron, ni diskutis kune, celante kompreni la unikecon kaj la riĉecon de la rakonto. Nia konkludo rigardis kion povas diri Jona al esperantistoj ? Post la legado, ni kunestis en la malgranda manĝejo de la kunvenejo. Jen venis Francisko. Li estis marŝinta en la strato dum pli ol unu horo ĉar li ne povis eniri en la kunvenejo, la stratpordo estante fermita ! Bonŝance li finfine renkontis fraton ĉe la pordo. Mi petis pardonon al li por mia neglekto. Nun ĉiuj partoprenantoj ĉeestis. Ni tre bone manĝis la dominikan finjaran manĝon kaj tre bone diskutis en ĝoja atmosfero. Tiel estis, ke noktomezo surprizis ĉiujn. Ni kisis sur la vangoj unu kun la alia, ni trinkis ĉampanon kaj manĝis la delikatajn blankajn ĉokoladojn faritajn de Michèle. Kiam ĉiuj reiris hejmen, ni pensis ke estus bona se okazus sama legado, eble kun alia religia teksto, en la jaro. Mesaĝo de Francisko Simonnet En la jarfina vespero okazis en Parizo tre agrabla kaj, miaimprese, esperiga kunveno, en la Sankta-Jakoba monaĥejo de la Dominikanoj. Nur parton mi povis ĉeesti (…) sed mi povas atesti, ke la ĉeestantojn tre ĝojigis la kunesto, kaj, ŝajne, ne nur pro la tre festecaj manĝaĵoj, kiujn ili frandis. |
IMGP3085 Kapelo |
IMGP3083 Alveno de FKEA-anoj |
IMGP3087 Fr. Benoît bonvenigas siajn gastojn |
|
IMGP3092 Alveno de Francisko Simonnet |
IMGP3097 Michèle Abada-Simon prezentas libron al Anne-Marie Chaney |
IMGP3103 Frata agapo |
© FKEA - Association Catholique Française pour l'Espéranto , 2010-01. Fotoj de Viktoro Simonnet - Ligoj: Katolika Esperanto-Movado (IKUE.org) Preĝado en Esperanto (Breviero.org)